uzas ĝin ĉiam, kiel nerekta komplemento, kun per, pri, kun, antaŭ, post k. t. p.; kontraŭe kiam oni devas uzi ĝin, neniam ili ĝin uzas, en la datoj, esprimoj de loko, ekzemple, k. c. Al tiuj, kiuj lernadis nek latinan nek iun fremdan lingvon, tiu elpenso ŝajnas tute monstra. Ili ĝin komprenas kun granda malfacileco, tio okazas nur dank’ al longaj penadoj, kaj tiu terura akuzativo estas ĉiam angoraĵo por ili, kiam mi metas ilin antaŭ temo au simpla frazo por traduki esperante. Estas tre utila ŝanĝo, esti iginta ĝin nedeviga.
— La 45 partikloj de la tabelo, rimarkinde elpensitaj kaj kunmetitaj kiel aĵo a priori, eltoniĝas tule kun la principo de internacieco. Kvankam ŝajne tre simplaj, ili estas tre malfacile rememoreblaj por la popolamaso, pro la nesenteblaj diferencoj kiuj diferencigas ilin. Oni devas konsideri, ke la popolamaso distingas facile la kolorojn sed malmulte la nuancojn. Plie ĝia memoro malmulte ekzercata al tiu speco de laboro estas ofte malobeanta tiom kiom estas granda ĝia bona volo. Mi estas certa, ke radikoj zorge kaj internacie elektitaj havos pli grandan sukceson.
La akusativoj multnombraj en ojn, ajn distingiĝas tre malfacile en la interparolado, eĉ kiam la interparoladantoj elparolas bone. La multnombro en i ŝajnas al mi multe perferinda.
Tamen tiu finigo i de ’ multnombro enportis la ar de l’ infinitivo, kiu ŝajnas al mi iom nepolurita kaj malmulte konsentanta kun la ĝenerala harmonio de la lingvo. — Bonvolu noti, ke tie mi faras nur kritikon pri harmonio. Tiu ar ŝajnas al mi iom maldolĉa por la orelo. Tio estas la sola riproĉo, kiun mi faras al ĝi.
Rilate al la afiksoj, estis necese plimultigi ilin. Se kelkaj esperantistoj povas riproĉi, ke ili estas tro multaj, sufiĉas respondi al ili, ke oni ne estas devigata uzi ilin ĉiujn. Ĉiu forlasos tiujn, kiujn li taksos kiel senutilaj, la specialistoj uzos ilin, kaj tio permesos al la teknikaj vortaroj esti malpli longaj, malpli malsimplaj kaj malpli necesaj.
Resume mi pensas, ke la aro de la ŝanĝoj proponitaj de la Delegacio estas absolute ĝusta, eĉ necesa; ke grave estas, ke tiuj ŝanĝoj estu konataj kaj alprenataj kiel eble plej frue de l’ amaso de la esperantistoj, por finigi la maldecidon kaj la konfuzon, kiu ekzistas tiumomente en ilia spirito.
Tiuj gravaj ŝanĝoj faritaj, tiu maldolĉa pilolo glutita kaj digestita, la senĉesa plibonigo de la lingvo fariĝos kiel okazas