Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/225

From Wikisource
This page has not been proofread.
211
KELKAJ KRITIKOJ PRI LA LINGVO DE LA DELEGITARO

krastis foriron, por renkonti) lin. La vorto expect havas en la angla lingvo nur la unuan sencon; t. e. ĝi signas cerban agon, — antaŭvidi, opinii, — kaj fiasko ne povas ekspekti ion, ĉar ĝi ne havas cerbon. Alpreni francan radikon kun franca senco estas tute permeseble, sed preni alian vorton kaj doni al tiu ĉi la francan dusencecon, tio estas ridinda trofrancigo.

En la vortaro mi rimarkis kelkajn vortojn tre malfacile elparoleblajn, ekzemple, materyala. Oni kontraŭvole diras materiala, kaj mi ne komprenas, kial oni tiel difektis la vorton[1].

Mi finos per unu kritiko pri teorio. Laŭ la Delegitaro bono signifas bona homo. Oni diris, ke bona estas konkreta adjektivo, kaj lial bono estas konkreta nomo. Sed ĉu ni ne povas diri « bona ideo » tiel same, kiel « bona libro »? Ĉu la adjektivo bona ne estas liel ĝuste uzebla kun abstraktaj nomoj, kiel kun konkretaj? La esprimo « bela ideo » signifas « ideo, kiu havas belecon ». « Ideo » estas unu abstraktaĵo, kaj « beleco » estas dua. Dro. Lloyd nomis adjektivon « ecilo », ĉar ĝi estas ilo per kiu oni esprimas ecojn. Kontraŭe, Sro Ido diras, ke « …a » signifas « kiu estas …o ». « Ruina kastelo » signifas « kastelo, kiu estas ruino » La teorio de Ido malpruviĝas per la ekzemplo « bela ideo », kiu ne povas signifi « ideo, kiu estas belo » se « belo » estas bela homo, aŭ bela konkretaĵo. Ĉio, kio dependas de tiu teorio, havas do fundamenton almenaŭ tre dubindan[2].

W. W. Padfield,
Ipswich, Anglujo.
  1. La pronunco di materyala esas preske la sama kam ta di materiala, e povas esar identa sen ula malutilajo. Sed existas granda utilajo, ke on prononcez materyo (kun acento sur te), e ne materio (kun acento sur ri.) (N. D. L. R.)
  2. Ni ne povas diskutar ta objekto en noto, nam ol vizas nur aparta kazo, ed on devas expozar la tuta teorio di la derivado nemediata por klarigar ta questiono. Cetere l’ autoro semblas intermixar hike la idei « konkreta » ed « abstraktita », qui esas tro konfuza e konfuziganta. Ideo esas obyekto konkreta tute same quale virino : ol esas do anke belajo, qua havas anke sa beleso. On besonas nula perifrazo por savar quon signifikas bela ideo, e la rezono di l’ autoro esas pura subtilajo (N. D. L. R.)