reformistoj. Oni diris, ke la maksimumo de internacieco estas la idealo de la lingvo. Ĉu, do, la reguleco valoras nenion? — ĉar, konservante regulecon, oni ne povus atingi la maksimumon de internacieco. La facileco, la logikeco, la oportuneco, la mallongeco, ktp., estas ankaŭ atentindaj, kaj ĉiuj malhelpas al la maksimumo de internacieco. Ne; lingvo internacia ne devas esti enkorpiĝo de unu sola principo, sed kompromizo inter multaj principoj ne ĉiam interkonsentaj inter si.
El tiu trograndigo naskiĝas malveraj konkludoj. En Progreso, p. 5, ni legas : « La reformo ne povas esti senfina, ĉar kiam oni estos atinginta la maksimumon de internacieco (kiu estas la idealo de la lingvo), oni povos plu nenion deziri, kaj oni povos plu ŝanĝi nenion. » Sed, ĉar LI. estas kompromizo, tial estos ĉiam eble, ke diversaj personoj volos fari tiun kompromizon laŭ diversaj manieroj. Tio ĉi ja videbliĝis ĉe la lingvo Idiom Neutral, kiu estis fondata sur la principo de maksimuma internacieco, kaj, tamen, estas senĉese disŝirata per diversaj projektoj de reformo.
La argumento pliklariĝos per ekzemplo. Internacia kutimo donas al la radiko «/nbsp;korekt- » du signifojn : unue, « senerarig-, ĝustig- », kaj due, « senerar-, ĝust-, konven- ». Kontraŭe al la internacia kutimo ni havas la principon, unu vorto por unu senco. Kiu principo devas cedi al la alia? Ĉu ne ekzistas ebleco por diversaj opinioj inter lingvistoj? Dro Zamenhof ĝis nun uzas la vorton nur en la unua senco : ŝajne la Delegitaro akceptas nur la duan sencon : dum multaj Esperantistoj donas al ĝi ambaŭ sencojn[1].
En la antaŭa ekzemplo, la Delegitaro oferas la principon de internacieco pro la principo de unusenceco; sed ĉe la radiko « komenc- » ĝi volas oferi la unusenceco pro la internacieco, donante al la radiko ambaŭ sencojn. « komenc- » kaj « komenciĝ- ». Ĝi rajtas havi sian opinion, sed kiel oni povos garantii al ni, ke estonta komitato ne detruos.en la nomo de la internacieco tion, kio estas nun starigata en la nomo de la
- ↑ To esas juste lia kulpo. On povas diskutar ed hezitar, kad un radiko devas havar ca o ta senco; sed ol povas havar nur un senco. Nu, ne sole multa Esperantisti, sed Dro Zamenhof e sa Fundamento donas a sama radiko plura senci : kulp signifikas lor kulpo, lor kulpoza; arm signifikas lor armizar, lor armo. Co esas netolerebla; e tamen on volas, ke ni respektez tala erori, pro ke li esas en libro arbitrie nomizita Fundamento! (N. D. L. R.)