volas ŝanĝi ilin ! mi ne sekvos tian malsaĝan aferon. Mi iros en la « Berlitz school » kaj lernos la anglan, germanan aŭ francan lingvon ». Oni ne kontraŭdiru, ke tia homo tute ne povas juĝi pri Esperanto, ĉar ĝi ne povas trovi erarojn nur vidante la gramatikon; ke, se li studus ĝin serioze, li iĝus amiko de la afero. Tio estas tute ne vera. Laŭ mia propra sperto, mi povas konfesi, ke mi trovis pli multajn personojn (kompreneble bone instruitajn) kiuj rekonis per la unua vido (dum mia ĉeesto) multajn erarojn de nia lingvo, konforme al la reformoj, kiujn nun proponas la Delegacio. Do mi ofte ĝojiĝis, ke mi neniam promesis al miaj varbitoj, ke oni ŝanĝos nenion, ĉar tial mi ĉiam povos diri al ili : « Tre bone, vi trovis veran eraron, precize tiun ankaŭ trovis la Delegacio kaj jam oni volas ŝanĝi ĝin ». Certe, homo tiamaniere instruita pri nia afero, ne forlasos ĝin pro la unua eraro, kiun ĝi trovas en ĝi.
Neniam forgesu, ke la sama publiko, kiun ni volas konvinki, sin okupas pri la evolucio de l’ bicikledo, de la fotografio, de la skribmaŝino, de l’ aŭtomobilo, de la « Ski » kaj de la « glitveturilo », kaj la sama publiko scias tre bone, ke tiaj eltrovaĵoj ne estas « finitaj por ĉiam ». Ne forgesu, ke la sama publiko ridus, se propagandisto ekz. de la aŭtomobilismo aŭ de la aeronavigado dirus : « Gesinjoroj, nia sistemo estas praktika, ni neniam ŝanĝos ĝin ».
Certe, la propaganda movado de l’ ES. neniam faros tian fundamentan eraron. La moderna propagandisto diros : « Nia sistemo estas ne finita, estas nur la plej perfekta, kiun oni konas kaj atingis per la sistema evolucio ĝis nun. »
Tial la reformo de la lingvo alportos al ni reformojn tre necesajn de la propagando !