Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/215

From Wikisource
This page has not been proofread.
201
PENSOJ PRI LA REFORMO EN ESPERANTO

metante la tri solveblecojn, oni ne parolas pri la reala lingvo « Esperanto », sed nur pri ideala artefarita lingvo. Oni prenas Esperanton nur kiel ekzemplo de tia lingvo. Vere oni parolas pri mirinda artefarita, logika, internacia, klara, belsona lingvo, kiu superas la Latinon kaj la naciajn lingvojn, kiel la turo Eiffel super la aliaj turoj. Neniu malbone akceptos tian idealigaĵon de nia kara lingvo pro la entuziasmo, kiu estas necesa por niaj batalantoj.

Sed tie ĉi ni ne volas nin lasi direkti de entuziasmo, ni volas ekzameni la verecon kaj la ulilecon de la propagandmaniero, ĉar ni volas ekzameni la demandon : ĉu ES. taŭgos por la propagando pli bone ol EP.? Se la propaganda parolanto poste alvenis al la diskutado de la ebleco de la solvo de la problemo de LI. per artefarita lingvo, liam revenis al li la nefurioza, racionala rezono, ĉar estas tute vera, se li diras ke la lingvo Esperanto kaj la sukceso de l’ Esperanta movado montras la eblecon de tia solvo. La eksperimento montras, ke oni povas legi, skribi, paroli kaj kompreni tian artefaritan lingvon.

Do nur restas por nia diskuto la furioza momento de la propaganda parolado, per kiu la aŭdanto devas esti konvinkita pri la mirindaj proprecoj de l’ Esperanto, pro kiuj ĝi forlasas la « solvon latinan » kaj la « solvon nacian ».

Sendube la plej grava, la plej forta, la plej simpla, la plej konvinkanta propagandilo kiun oni posedus, estus la reala ekzistado de lingvo kun idealaj proprajoj, per kiuj ĝi superus ĉiajn aliajn lingovjn de la mondo. Se ekzistus ie en la mondo tia lingvo (artefarila aŭ ne) tute simpla, tute logika, severe regula, aliaflanke lute riĉa, belsona, fleksebla, ĉiaflanke internacia, tia lingvo reprezentus la absolutan solvon de la problemo de LI., tiel ke la batalanto neniam bezonus ian alian propagandilon ol nur la montron de tia mirinda lingvo. Ĉiu homo dirus : « Ho mi estus malsaĝulo, se mi ne uzos tian lingvon ».

Nun pro tiu interrilato inter la facileco de la propagando kaj la boneco de l’ propagandilo, kiun ni ĵus montris lie ĉi, oni jam povas rekoni la respondon de nia demando. Oni vidas klare, ke ne povas esti indiferenta por la propagando, kiun